Kunveno de Toyonaka Rotario

La 18a de majo, 2004

Anonc-tabelo, kiu montras
esperante skribitan titolon.

S-ino Ursula Grattapaglia
apud anonc-tabelo.

Tri rotarianoj el Brazilo
(Ursula, Giuseppe kaj s-ro KAMIGUĈI Hideĝiro)
kaj
s-ro OCUKA Eizo de Toyonaka Rotario,
membro de Toyonaka Esperanto-Grupo.

S-ino Ursula Grattapaglia, kiu parolas
pri "Tutmondiĝo kaj la lingva situacio".
S-ro OCUKA Eizo tradukis en la japanan.
(sceno de tabl-parolo)

S-ro Giuseppe Grattapaglia, kiu montras
la rotarian flagon de  Brazilo.

Ges-roj Ursuka kaj Giuseppe Grattapaglia,
s-ro OCUKA Eizo kaj
s-ino HUĜIMOTO Ricko(interpretisto ne-rotariana)

S-ro OCUKA Eizo, kiu ricevas
brazilan kalendaron.

sceno de tabl-parolo

fotoj kaj komentoj: S-ino FUĜIMOTO Ricko


el "semajna bulteno ( la 1a de junio nro. 1770) de Toyonaka Rotaria Klubo"
Tabl-parolo en lasta semajno

Tutmondiĝo kaj la Lingva Situacio

parolistoj:

S-ino Ursula Grattapaglia
S-ro Giuseppe Grattapaglia

Alto Paraiso Goias RC
tradukistino: S-ino Huĝimoto Ricko
komisiisto: (membro) Oocuka Eizo

(resumo)

Ĉiuj civilizitaj popoloj komprenas perfekte, ke la lingva identeco de ia homgrupo estas baza rajto, tamen ofte koloniismaj ekspansiaj politikoj, ekzemple de eŭropanoj en Afriko kaj en la Amerikoj, de Rusoj en la iama Sovetunio, devigis la malfortajn naciojn lerni la lingvon de la pli fortaj.

Laŭ la eŭropa Konstitucio ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, sed en la ĉiutaga praktiko la "angla estas pli egalrajta" . Nuntempe ekzistas  sume 20 diversaj lingvoj en EŬROPA UNIO. La eŭropaj tradukservoj bezonas pli da mono kaj energio ol Unuiĝintaj Nacioj. EU bezonus 380 interpretistojn en ĉiu formala konferenco.

Estas du kluboj en Brasilia, kiuj volas ke esperanto iĝu oficiala lingvo de R.I.(Rotary International) ., kion ni ne volas! Ni proponas paroli Esperanton nur post la formala kunsido, al kiu interesas. Ni prezentos tiam la filmon.

teksto de tabl-parolo

Laste redaktita junio 11a, 2004 Yamano Toshio (ne-rotariano)