Titolo: TUTMONDIĜO KAJ LA LINGVA SITUACIO
            Kun speciala akcento  al la lingva pozicio de R.I.

En la elektronika reto ĉiuj kongresanoj de la Monda Konferenco de R.I.(Rotary International). en Ôsaka ricevis rekomendon, lui specialan poŝtelefonon kun tradukaj servoj el la angla al la japana lingvo, por esprimi necesojn kaj ne perdiĝi en la granda urbo. Tiam mi pensis, kio povus okazi al tiuj kongresanoj, kiuj tute ne komprenas la anglan lingvon....

Kaj tiam mi komprenis, ke tiuj multaj simple restos hejme. Dume, ni rotarianoj uzantoj de esperanto jam havas la brilan solvon en niaj koroj, sed la mondo ankoraŭ ne plene konsciiĝis. Tamen, rigardante la historion, ni lernis, ke post militoj, ĉiam la venkintoj klopodis tre aktive altrudi sian propran lingvon al la venkitaj popoloj.

Do, ni devas konstati ke ekzistas hegemoniaj lingvoj pro milita, ekonomia kaj kultura koloniismo. Nuntempe, kiam la teknologia progreso rapidegas, ĉefe en la kampo de la komunikado, kiam preskaŭ malaperis geografiaj kaj tempaj limigoj, ni des pli forte sentas la "Dramon de la ne-komunikado." Ĉiuj civilizitaj popoloj komprenas perfekte, ke la lingva identeco de ia homgrupo estas baza rajto, tamen ofte koloniismaj ekspansiaj politikoj, ekzemple de eŭropanoj en Afriko kaj en la Amerikoj, de Rusoj en la iama Sovetunio, devigis la malfortajn naciojn lerni la lingvon de la pli fortaj.

Ni prenu la tre aktualan ekzemplon de la EŬROPA UNIO. De centoj da jaroj iuj volis unuigo Eŭropon sub sia potenco, ĉu Julius Caesar, Napoleono aŭ Hitler, ne gravas. La celo ĉiam estis la sama. Finfine, post la dua mondmilito la eŭropaj popoloj decidis PACE kaj libervole unuiĝi. Grava historia konkero. Ili eĉ kreis komunan mon-unuon: EURO. Kaj ĝi funkcias. Kio NE funkcias, estas la lingva situacio: ia prisilentigita  dramo, kion oni intence neglektas kaj tute ne scias kiamaniere solvi. Jes ja ekzistas parlamentaj komisionoj, kiuj jam solene decidis pri plurlingvismo kaj ne pri monolingvismo en Eŭropo.

Ĉiuj eŭropaj civitanoj devus lerni plurajn eŭropajn lingvojn. Sed tio ja ankaŭ ne solvos la problemon! Laŭ la eŭropa Konstitucio ĉiuj lingvoj estas egalrajtaj, sed en la ĉiutaga praktiko la "angla estas pli egalrajta" apud la franca kaj la germana. Nuntempe ekzistas 25 ŝtatoj-membroj kun sume 20 diversaj lingvoj. La eŭropaj tradukservoj de 20 lingvoj bezonas pli da mono kaj energio ol tiuj de la Unuiĝintaj Nacioj en New York! Ĉar tie oni nur uzas 6 oficialajn lingvojn, dum en la pli granda Eŭropo oni bezonus 380 interpretistojn en ĉiu formala konferenco.

Kaj vi, kiel membroj de R.I certe konas la lingvan pozicion de nia organizaĵo. Nuntempe, malgrau ke Paul Harris estis usonano kaj pro tio parolis la anglan lingvon,  R.I. havas 9 oficialajn lingvojn, en kiuj aperas ĉiuj dokumentoj kaj informoj. Krome ekzistas revuoj regionaj en pliaj 27 lingvoj. Oni sin demandas, kial R.I. ne uzas nur la anglan. Simple pro la kvar etikaj demandoj! "Ĉu kion vi pensas, diras kaj faras estas vera, justa, bonvola kaj solidareca?" Pro tio R.I. klopodas respekti la kulturan kaj lingvan pluralismon kaj ne nur uzas unu nacian lingvon.

Parolante pri lingvoj en Rotary , mi deziras memorigi al vi, ke venontmonate okazos la leĝfara Konsilio en Chicago. Inter la pli ol 500 proponoj plibonigi nian organizon, estas pluraj petoj enkonduki apud la 9 lingvoj (angla, franca, hispana, germana, portugala, japana, korea, sveda, itala) la hindan kaj la mandarenan. Kaj kiel tria lingvo ekzistas 3 diversaj proponoj enkonduki la Internacian Lingvon Esperanto. Ni povus pli detale klarigi pri ili, se tio interesas vin."

Tiu teksto daŭras 7 minutojn ĉirkau; kaj tiam ni povas respondi al pli precizaj demandoj kaj klarigi la unuopajn proponojn, ĉar estas du kluboj en Brasilia, kiuj volas ke esperanto iĝu oficiala lingvo de R.I., kion ni ne volas! Pri la socia laboro en Bona Espero ni proponas paroli nur post la formala kunsido, al kiu interesas. Ni prezentos tiam la filmon. Se vi havas demandojn, ni volonte klarigos.

Ursula Grattapaglia