Toyonaka Esperanto=Grupo

 

al japanlingva paĝo (日本語)

Bonvenon al Toyonaka Esperanto-Grupo (TEG)!

Toyonaka Esperanto-Grupo estas fondita en 1962, separinte el "Toyono-Esperanto Grupo",(la alia estas Esperanto-Rondo en Ikeda).

TEG havas 15 membrojn(2019/04). La membroj loĝas ne nur en urbo Toyonaka sed ankaŭ en aliaj najbaraj urboj ,Minoo, Kawanisi, ktp.

Regulaj kunsidoj:

10:00-1200 en la tria sabato (ĉe La Centra Publika Domo de Toyonaka)
10:00-1200 en la unua kaj kvara sabatoj (ĉe Toyonaka Internacia Interŝanĝa Centro)

Periodaĵo: "La Lampiro" (ĉiu monate, ĉefe en japana lingvo)

Toyonaka kaj "Kids' Guernica"


RADE Stando ĉe Osaka Rotaria Mondkongreso ( majo 2004)

Kunveno de Toyonaka Rotario ( la 18a de majo, 2004)

Ligoj al TTT-paĝoj en Japanio

Gvido de Radio en Esperanto

Kongreso de Esperantistoj en Kansajo

Rilato inter TEG kaj la nomo de La Lampiro
TEG agado iam okazis ĉe la Urba Kultur-Domo en "Hotaru-ga-ike". Hotaru-ga-ike estas la fame konata loko, kiel plej proksima stacio al Osaka Flughaveno (eks-internacia-flughaveno). La Japana vorto "hotaru" signifas lampiro, do ni uzas la LAMPIROn kiel nia simbolo.

Retpoŝto