Folklordoma Vilagxa Muzeo (en Verdejo Hattori, ,urbo Toyonaka, Osaka)

En iu dimancxo, mi promenis al Vilagxo de Folkloraj Domoj , La akademiano komencis ekspliki pri tio, do, mi tuj partoprenis. Mi cxi tie skribas tion, kion mi auxskultis pri la Folklora Domo.
(Li kondukis nin pri kvar domoj, nuntempe nur pri la Domo Sirakawa)

En la Muzeo de Folklora Doma Vilagxo, oni ekspozicias la riparitajn folklorajn domojn kun relataj folkloraj iloj, kiuj estas transmovita el japanaj diversaj lokoj. Oni povas eniri en la domojn kaj vidi cxiujn.

Tiu cxi Domo Sirakawa estas konstruita en la fino de 18a jarcento, kaj havas cxirkau 13 metrojn alta kaj havas tri etagxojn. Oni diras, ke en tiu tempo, popola vivlaboro estis agrikulturo de fekundigo per cindrigo, kaj ankaux silkkulturo uzinte la duan etagxon por bredi silkrauxpojn.

Oni vidas du malgrandajn domojn kiu elstaras cxe la unua etagxo. Sxajne, cxi tiuj estas poste aldonitaj partoj. En la interno, trovigxs kuirejo kaj banejo maldekstre, kaj ankau trovigxas tenejo kaj necesejo dekstre.

La cxefa cxambro havas du fornejojn. La fumo el la forno(IRORI) penetris la tegmenton kiu estas kovrata de kanoj(KAYA), por ke protektu kontraux insektojn. En tiu cxi muzeo, la tegmento estas kovrata ne per la vera kano(KAYA) sed per fragmito(YOSI)). Kvankam kano estas originala materialo, fragmito estas pli fortika en la okazo de cxi muzeo, kiu ne povas fumizi per fornejo tra jaro..., tiel oni diras.
Cxar ni uzis la fragmiton, la tegmento estas elfarata pli firme.. Se uzi kanon, ni povus senti iom pli molan impreson cxi tie.

En tiu cxi muzeo, trovigxas aliaj multaj Domoj Folkloraj, kaj tri Domoj el ili estas la gravaj kulturaj proprajxoj de Japanio.

Al hejmpagxo de Toyonaka Esperanto Grupo