OTSUKA Eizo

     Mi eklernis Esperanton en 1949, kiam mi estis studento de Naturscienca Fakultato de Osaka Universitato, sub la gvido de matematika profesoro NAGUMO Michio. 

   Dum mia lernado mi renkontis Esperantan tradukon el verko de Oscar Wilde, "Feliĉa Prinzo" (Happy Prince).  Tio ja estis la komenco de mia adoro al Esperanto.  Mi ankoraŭ ne legis tiun verkon de Oscar Wilde en angla lingvo.  Mi konas ĝin sole en Esperanto.  La traduko trovis sin en gazeto nomata Praktiko.

  Mi kredas, el mia propra sperto, ke la plej granda pelo al Esperanto  estas literaturo.  Mi bedauraxa, ke malmulta literaturaĵo troviĝas en Esperantaj gazetoj en Japanio.  Mi timas, ke tio signifas malgrandiĝon de Esperanta aktiveco en Japanio.  En Revuo Orienta kaj en La Movado oni certe trovas multe da raportoj pri kongresoj, kunvenoj, kunsidoj, festoj ktp., sed tre malofte aperas literaturaj artikoloj.

  Kreskigu do literaturon!  Tio ja estas la plej grava movado por Esperanto.  Revuo Orienta aŭ La Movado do akceptu de tempo al tempo literaturan verkon.  Mi kredas forte, ke tio ja estas la sola metodo savi Esperanton el morto.

REVENU