福田誠の部屋

facebook


Duolingo 日本語版エスペラントコースの実現に向けてご協力ください

福田 誠(大阪府)

 語学学習アプリDuolingo には、23 の言語使用者向けに94 の学習コースがあり、3 億人が登録している世界最大の語学学習ツールです(2019 年11 月時点)。英語、スペイン語、ポルトガル語の3つの言語から学べるエスペラント学習コースがあり、登録者数合計は、約72 万人です。さらにフランス語版と中国語版も目下制作準備が進んでいます。日本語で学べるコースには、英語と中国語があり、それぞれ登録者数は122 万人と9 万人弱です。アプリに表示される広告からの収入でコストを賄い、ボランティアがそれぞれの言語版の制作に携わるというシステムにより、無料で学べるようになっています。

 Duolingo 日本語版エスペラントコースの制作は、最も効果的なエスペラントの普及活動であることは疑いの余地がありません。日本のエスペランティストの幾人かがここ数年Duolingo 側に日本語版制作の提案を行っていますが、まだ具体的な計画は明らかになっていません。より多くの日本のエスペランティストがDuolingo 側に投げかけていくことが必要です。なお、登録くださったすべての方に制作業務をお願いするわけではありません。署名に協力という感覚でも大歓迎です。

 さて、ここからは具体的なやり方に入っていきます。Duolingo は、Web ブラウザー版、つまりパソコンで学習する方法の他にiPhone やスマホで学習ができるよう、iOS 版、Android版もあります。iOS 版、Android 版の場合は、アプリをインストールする必要があります。Web ブラウザー版、スマホアプリともにユーザー登録が必要です。英語でエスペラントを学ぶコースは、英語の復習になります。日本語で英語を学ぶコースは、実際に日本語版エスペラントコースの制作作業のイメージをつかむために役立ちます。英語以外ということであれば、中国語を学ぶコースを選択するのもよいでしょう。学習言語を選び、試してください。次にパソコンのWeb サイト
https://incubator.duolingo.com/ からコントリビューター登録を行います。写真のように左のCOURSES TEACHING のところにEsperanto、FOR SPEAKERS OF のところには、Japanese を選んでください。現在、この組み合わせのコースはありませんので、Apply to Contributeという表示が現れます。そこをクリックすると、登録画面に移ります。①から⑥の項目があります。①には、先ほどの組み合わせEsperanto とJapanese が旗とともに表示されています。その下のWilling to become a Gold Contributor? の欄をチェックする必要はありません。②では、Japaneseにチェックを入れてください。③には、コントリビューターとしての抱負などエスペラントで作文をしてください。④には、その日本語訳を書きます。

⑤には、ご自身のメールアドレスを入れてください。お間違いのないように願います。最後の⑥は年齢確認(13 歳以上)ですので、チェックを入れてください。記入が完了すると、Submitの表示が浮き上がります。そこをクリックすると、Duolingo に内容が送信され、⑤で登録のアドレスにDuolingo から自動応答メールが届きます。以上で登録完了です。

 Duolingo が日本語版の制作を決定すると、エスペラント学習教材データが届きます。Gold Contributor が日本語訳を入れていく作業をそれぞれのコントリビューターに出来る範囲で振り分け、分担して行います。一から教材を制作していくわけではありません。
 ご協力に感謝いたします。

 (La Movado 2020年6月号に掲載)


 Okazis Loke

【関西エスペラント連盟】 02-01,02

 ワン・ワールド・フェスティバル(OWF)は東京のグローバルフェスタのような国際協力をテーマとするイベントである。ブースでは定番の書籍や展示物の他に若い世代向けコンテンツとしてパスポルタセルボの案内、映画「銀河鉄道の夜」(1985年)からの映画、アニメ、TV ドラマ、コミックから「ことのはアムリラート」までの年表を展示し、エスペラント広報用三つ折りチラシも作り直した。Twitter の有効活用も今回の試みの一つ。Twitter を見て来場した青年は、エスペラントの学習書を買ったとその日のうちにツイートしてくれた。課外活動の高校生数組はザメンホフ博士や宮澤賢治などの話にメモを取りながら耳を傾けてくれた。
また「国際語エスペラントは新しい扉を開く」というタイトルでのトークショーには土曜日の正午にも関わらずエスペラント界外から11人が来場してくださった。 (福田誠)

 (La Revuo Orienta 2020年4月号に掲載)


ワン・ワールド・フェスティバル出展

福田 誠(大阪府)

ワン・ワールド・フェスティバル(OWF)は、国際協力をテーマとし、1993年から毎年開催されているイベントで、今年は2月1日2日(土日)に開かれました。近年は「持続可能な開発目標」(SDGs)のために官民挙げて取り組んでおり、OWF においても出展団体はSDGs の17のゴールから1つを選ぶことになっています。関西エスペラント連盟はそのうち10番の「人や国の不平等をなくそう」にしました。

出展団体は国際協力に関係したNGO やNPO が多く、来場者も世界的な視野を持った方々です。エスペラント広報の舞台としては最適な場ですが、北区民センターに限っても87もある出展団体の中からKLEG のブース前に足を止めてくれるかどうかがカギとなります。魅力的な展示と事前の広報活動が重要なポイントでしょう。

コンテンツの1つとして「ことのはアムリラート」を展示物の素材として活用することにしました。
J-MENT さんにコンタクトすると、画像データの使用許可のみならず、「ことのは」のエスペラント訳詞カード、Twitter 用の素材までOWF 用に制作したものを無償で提供してくれました。KLEG のTwitter アカウントを作成し、「ことのはアムリラート」とのコラボも含め、OWF に関するツイートをこまめに行いました。

「#ワンワールドフェスティバル」というハッシュタグでツイートした出展団体のうち、ツイート数はKLEG がダントツに多かったのは確かです。実際にTwitter を見て来場した青年は、難波の書店に立ち寄りエスペラントの教習本を買ったとその日のうちにツイートしてくれました。

PASPORTA SERVO 案内と映画「銀河鉄道の夜」(1985年)からの映画、アニメ、TVドラマ、コミックのエスペラント関連年表も若い世代の興味を引くコンテンツとして今回のために作成したものです。

初日の土曜日朝に課外活動として来場した高校生の数組がブースに立ち寄り、宮澤賢治とエスペラントなどの話にメモを取りながら耳を傾けてくれました。「エスペラントって懐かしい」という方から「エスペラントって何?」という方までブースに立ち寄ってくれました。

ブース出展に加え「国際語エスペラントは新しい扉を開く」というタイトルでトークショーを行いました。土曜日正午からの枠のため、足を運んでくれる方がいるか不安でしたが、KLEG 関係者15名に加えてエスペラント界外からも11名が来場してくれたということです。

今回のイベントのために新たに作成したエスペラント広報用三つ折りチラシ、A2サイズのタペストリー布印刷展示物は、公民館展示などのロンド活動でも活用が可能です。展示物の貸し出しを希望される方はKLEG にお問い合わせください。

今回のOWF においては、準備段階から当日の運営に至るまでJ-MENT さん、JEI、ジュンク堂難波店、そしてKLEG 関係者の方々のご協力を得ました。この場をおかりしてお礼を申し上げます。コーラン・ダンコン。

関西エスペラント連盟のブース

展示会場の外には、民族料理の屋台も

土曜日のトークショー

 (La Movado 2020年4月号に掲載)


La Kajero Libervola

Kio estus necesa por ke KEK estu daŭrigebla?
Fukuda Makoto (Osaka)

持続可能な関西大会を目指し、運営面のみならず大会のコンテンツについても考えなおす時期がきていることは間違いない。 

 La 67a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo (KEK) sukcese okazis de la unua ĝis la dua de junio ĉi-jare en la urbo Uĵi, gubernio de Kioto kun 179 partoprenintoj inklude 47 moralajn aliĝintojn. En tiu kongreso mi gvidis fakkunsidon “Diskuto pri estontaj kongresoj en Kansajo”, kiu okazis en la dua tago. S-ro Kimoto, prezidanto de KLEG nomumis min prezidi tiun kunsidon. Tamen, mi dubis ke sufiĉe da personoj ĉeestos en mia fakkunsido. Feliĉe dek du homoj partoprenis kaj la ĉeestantoj gaje interŝanĝis opiniojn. Tio signifas, ke daŭrigi KEK estas konsiderate kiel grava afero. Mi mem pensadis plejmulte pri administrado kaj roloj inter KLEG kaj Loka Kongresa Komitato (LKK). Sed, la ĉeestantoj diris sian opinion ĉefe pri enhavoj de KEK. Mi skribas parte pri nia parolo jene.

1. Lastatempa situacio: Ĝis nun membrosocieto(j) organizadis KEK-n unu post alia konkurencinte grandecon kun Japana Esperanto-Kongreso. Tamen, lastatempe la organizantoj sentas malfacilecon daŭrigi tiun manieron precipe pro manko de aktivaj membroj. Fakte la rondoj, kiuj organizis la kongreson pensas, ke ili ne kapablos akcepti rolon de organizanto venontafoje. Estas necese redukti ŝarĝon de LKK pere de administrada pliboniĝo.

2. Kion oni celas en KEK?: KEK havas du distingajn karakterojn: Unu estas interna celo t.e. renkontiĝo kun malnovaj geamikoj. Kaj la alia estas ekstera celo t.e. aktivecoj pri publika informado. Ambaŭ estas gravaj. Sed, se oni ne klopodas informi ekstere pri Esperanto kaj nia movado, nia Esperantujo malgrandiĝos kaj malvigliĝos.

3. Kongresejo por praktiki Esperanton: En lastatempaj kongresoj oni ne kreis pozitive ŝancon por ke la partprenantoj povu praktiki Esperanton kun eksterlandanoj kaj inter ili mem. La kialo eble estas simpla fakto ke multe da partoprenantoj ne sentas neceson aŭ hontas paroli reciproke en Esperanto en kongresejo.
Kaj tiuj kiuj volas plibonigi esperantan kapablon preferas kunvivadon ktp al kongreso.
Ĉu tiu situacio estas permesebla? Do, unu el japanaj studentoj diris, ke li unuafoje rimarkis la valoron de Esperanto kiel vivanta lingvo parolinte kun eksterlandaj esperantistoj.
Antaŭe por li Esperanto estis nur lingvo uzata en komputilaj ludoj. Oni devas oferti bonan oportunon por uzi Esperanton precipe al gejunuloj kaj komencantoj. Kaj longatempe oni ne okazigis ‘Kvalifikajn Ekzamenojn de Esperanto laŭ JEI’ en kongresejo. Malsame al maljunuloj junaj generacioj ŝatas havi ekzamenojn kaj gajni kvalifikon.

4. Programo malfermita por ĉiuj: La unua punkto estas enhavo de prelego malfermita al ĉiuj civitanoj. Estas grave elekti temon, kiu interesas lokan popolon. Fakte malmultaj ne esperantistoj ĉe estas en prelegoj en la japana. Tamen, prelego devas esti laŭ neesperantista vidpunkto. La dua punkto estas plilarĝigi programon por neesperantistoj.
Ne estis konkreta ideo sed, oni konsentis bonvenigi ĉiujn al diversaj programeroj por ke ili proksimiĝu al Esperanto.

 Venontajare Esperanto-Societo en Takatuki okazigos la 68an KEK. Estas diversaj manieroj por subteni la venontan kongreson rekte aŭ nerekte. Se vi ricevos peton de KLEG aŭ LKK, nepre akceptu ĝin kun ĝojo. Kaj la plej facila subteno, kiun ĉiuj povas fari estas sendi aliĝilon frue post la anonco. Ni renkontiĝu en la kongresejo! 

 (La Movado 2019年8月号に掲載)


La Kajero Libervola

Ĉu laŭvorta traduko estas akceptebla?
Fukuda Makoto (Osaka)

翻訳における意訳は元の表現の輝きを失わせることがある。また文法的に正確でも「ネイティブはそんな言い方はしない」と言われることもある。
文法に沿ってさえいれば様々なスタイルが許容されるところにエスペラントの良さがある。

Kiel oni diras “spark joy” hispane? ―
S-ino Kondo Marie en sia televida programo demandis al usonano, kies origino estas Centra Ameriko. Kelkaj legantoj eble ne scias pri S-ino Kondo Marie. Ŝi estas unu el la plej famaj japaninoj nuntempe en la mondo pro sia metodo por ordigi hejmon. Kaj “spark joy”,laŭvorte “ekbruligi ĝojon” estas traduko de la japana vorto “tokimeku”( ときめく).

Por ordigi senordan domon ŝi sugestas forĵeti vestaĵojn, librojn kaj aliajn objektojn, kiuj ne “ekbruligas ĝojon”. Do, mi pensas, ke “spark joy” esprimas la originalan signifon tre efektive, kvankam ĝi ne estas komuna esprimo en la angla lingvo. La usonano tuj respondis ― Te trae alegria. (Al vi ĝi alportas ĝojon.) Li tradukis ĝin bone. Tamen, en tiu traduko bedaŭrinde perdiĝis la nuanco de brilo.

Ĉi-foje ne temas pri kiel ordigi nian hejmon. Sed, temas pri ‘traduko’. Subtekstoj de filmoj kaj dramoj estas ekzemploj, kiujn oni vidas en ĉiutaga vivo. Por mi estas tre interese kompari subtekstojn kun paroloj de aktoroj, ĉar ofte aperas bonaj tradukoj. Tiel mi preferas spekti filmojn subtekste ol dublade.

Lastatempe mi vidis “trailer”-n de la plej nova serio de “Avengers”. La herooj diris “Whatever it takes!” votante por venĝi kamaradojn. Tiu angla esprimo laŭvorte estas “Kion ajn ĝi prenas!”. Mi ne scias ĉu ĝi estas komprenebla en Esperanto aŭ ne. En subteksto en la japana aperis “Inoĉi wo kakete!” ( 命をかけて! “Mi vetas mian vivon!”en Esperanto). Mi kredas, ke tiu idiotisma traduko en la japana estas bona, ĉar ĝi esprimas emocion de herooj.

Unu el la kialoj, kial mi ŝatas Esperanton, estas akcepto de laŭvorta traduko. Se frazo, kiun oni skribas esperante, estas gramatike ĝusta, oni konsideras ĝin akceptebla. En la traduko de aliaj lingvoj laŭvorta traduko ofte estas neakceptebla. Ekzemple, mi partoprenis en revizio de lernomaterialoj de la japana por anglalingvanoj antaŭ preskaŭ dek jaroj kaj miaj gekolegoj de la grupo de la projekto petis al mi traduki laŭvorte kiel eble plej multe por ke la lernantoj povas kompreni la gramatikan konstruadon de la japana. Mi tradukis tial kaj mi montris mian tradukon al anglalingvanaj kolegoj. Ili ofte rifuzis miajn tradukojn dirante tiel ― Gramatike la frazo ne enhavas eraron, sed oni tute ne diras tiel.

Do, mi komenci en april ĉi-jare korespondan kurson de profesia traduko kaj mi eklernis ke laboro de traduko estas tre komplika. Bona tradukisto devas kompreni profunde ne nur la du lingvojn s ed a nkaŭ kulturajn fonojn de la ambaŭ flankoj.

Ĉu la situacio ŝanĝiĝas en la okazo, kiam unu el la lingvoj en tradukado estas Esperanto, kiu ne difinas unusolan kulturon?
Eble, jes tio faciliĝas. Almenaŭ Futabatei Ŝimei (二葉亭四迷), fama verkisto en Meiĵi-epoko, kaj ankaŭ konata kiel aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto por japanlingvanoj, menciis en sia malgranda verko* ― Esperanto ne apartenas al certaj landoj. Tial kvankam bazite en la sama gramatiko kaj vortoj, malsamaj stiloj estas akcepteblaj.

* Tiu verko estas senpage havebla en la interreto:
青空文庫『エスペラントの話』(二葉亭四迷)
https://www.aozora.gr.jp/cards/000006/files/46659_25721.html

 (La Movado 2019年6月号に掲載)


La Kajero Libervola

Fascinita de malsameco inter la lingvoj

Fukuda Makoto (Osaka)

出張をきっかけに昨夏からインドネシア語を自習し始めた。アルファベット言語だが、ヨーロッパ言語とはかなり異なる。
学校英語の影響で知らず知らずに英文法のフィルターを通して外国語を見てしまうことに気がついた。

Air panasnya tidak keluar! ― mi plendis indonezie ĉe la akceptejo de hotelo en Jakarta dirante, ke ne eliras varma akvo el la duŝilo. Mezaĝa akceptisto komprenis min kaj respondis angle kun simpatia rideto, ― Ĉu vi ne malvarmumis? Ne problemo. Mi tuj sendos iun al via hotelĉambro!

La frazo aperis en mia gvidlibro, kiun mi portis por mia vojaĝo. Kaj poste mi gramatike analizis la frazon. “air panas” signifas “varma akvo” en la indonezia. Do, kio estas “nya” de “panasnya”? Kiam “nya” kunligas substantivon, ĝi funkcias kiel “lia”, “ŝia” aŭ “ĝia”. Tamen, “panas” estas adjektivo. Eble, “air panas” estas kiel unu substantivo. Mi demandis pri tio al mia indonezia kolego. Li pacience provis klarigi pri tio sed mi ne bone komprenis. Mi komencis memlerni la indonezian unu monaton antaŭ ol mia laborvojaĝo al Indonezio, kiu okazis en septembro lastajare kaj mi daŭre memlernas ĝin ĉefe per Duolingo. Estas diversaj uzoj de la vorto “nya” en la indonezia kaj estas malfacile skribi koncize pri tio.

La indonezia lingvo estas tre interesa. Ĝi ne havas deklinaciojn de personaj pronomoj. Kaj simile al la japana, estas pluraj vortoj, kiuj funkcias kiel pronomoj. Ekzemple, “saya” estas ĝentila formo de mi (mia,min), kaj “aku” estas neformala formo de “saya”. Ekzistas ankaŭ du formoj de “ni”. “Kami” ekskludas la personojn, kiujn oni frontas kaj “kita” inkludas ilin. Ekzemple, “Kami makan.” signifas “Ni manĝas.” (ekskludante la personojn kiujn ni frontas) kaj “Mari kita makan.” estas “Ni manĝu.” (kompreneble, la frazo inkludas la personojn kiujn ni frontas.) Cetere, la tria persona pronomo “dia” (aŭ “ia”) estas sekse neŭtrala. “Dia minum.” povas esti “Li trinkas.” aŭ “Ŝi trinkas.” Skribante pri la tria persona pronomo, oni diras, ke la tria persona pronomo de la japana “kanoĵo” ( 彼女) estis kreita en la epoko Meiĵi. Fakte Mori Ogai (森鷗外), fama verkisto uzis la pronomon “kare”( 彼) ambaŭ por “li” kaj por “ŝi”, same kiel en la indonezia. Ankaŭ Okamoto Kido ( 岡本綺堂), konata kiel kreinto de “Hanŝiĉi” (半七), fikcia detektivo de la Epoko Edo, kiu skribis multajn verkojn fine de Taiŝo kaj komence de Ŝoŭa, daŭre uzis “kare” (彼) por “ŝi”. (Li uzas ankaŭ “彼女” en kelkaj kazoj.) Evidente kontakto kun la eŭropaj lingvoj okazintaj en la epoko Meiĵi influis la japanan. Ankaŭ la indonezia lingvo suferis invadon de la nederlanda lingvo kaj estas multe da spuroj en la lingvo. Tamen la nederlanda ne influis la pronomojn de la indonezia. Japanaj intelektuloj de epoko Meiĵi klopodis traduki ĉiujn eŭropajn vortojn al la japana kaj ofte inventis novajn vortojn laŭbezone. “Kanoĵo” ( 彼女) devas esti unu frukto de la klopodo.

Do, la indonezia frazo, kiun mi enkondukis je la komenco “Air panasnya tidak keluar!” laŭlitere signifas “Varma akvo ne eliras.” La vorto “tidak” estas “ne” en Esperanto. Kaj la vorto “keluar” estas verbo “eliri” en ĉi-tiu kazo. Tamen, la sama vorto “keluar” funkcias ofte kiel substantivo aŭ adverbo! Ekzemple oni vidas signon “keluar” en elirejo de aŭtomobiloj. Oni skribas latinlitere vortojn de la indonezia lingvo, sed la indonezia diferencas de la eŭropaj lingvoj. En Japanio, oni lernas unue la anglan kiel eksterlandan lingvon. Lerni la anglan sendube helpas kompreni nian gepatran lingvon kaj aliajn fremdajn lingvojn. Sed, oni senkonscie akiras filtrilon de la anglalingva gramatiko kaj la filtrilo akirita povas distordi komprenon de aliaj lingvoj. Mi tute ne estas lingvisto kaj mi ne posedas kvalifikon mencii pri kompara lingvoscienco. Sed, lernante tute malsaman lingvon mi fasciniĝis de malsameco inter la lingvoj.

(La Movado 2019年4月号に掲載)


Duolingo 日本語版エスペラントコースの実現に向けて

Estu kontribuanto por nova kurso de Esperanto!

福田 誠 / FUKUDA Makoto

Duolingo はネット上の無料語学学習のツールとして世界的に認知されています。この Duolingo で日本語話者がエスペラントを学習するコースを実現するため、有志の方に制 作ボランティアとしての登録(※)をお願いします。なお制作ボランティアはDuolingo の「学習者」であることが必要ですので、まずはDuolingo から一つのコース(例えば英 語でエスペラントを学習)の学習者登録をしてください。その後、制作ボランティア登録という流れになります。日本語版エスペラントコースが誕生すれば、多くの日本人が エスペラントを知ることになります。(※可能な範囲での分担作業となります。)
(以下は、La Movado 2018 年12 月号4 ページKajero Libervola 欄掲載分の加筆修正 です)

Lernu Esperanton aŭ alian lingvon per Duolingo, kaj estu kontribuanto por nova kurso de Esperanto!

Ĉu vi jam aŭdis pri Duolingo? Duolingo estas reta aplikaĵo por lernado de lingvoj. Ekzistas entute pli ol okdek kursoj. Tutmonde pli ol 150 milionoj estas registritaj kiel uzantoj. La kursoj estas senpagaj. Simile al Vikipedio, konstrui kursojn estas komisiite al volontuloj. Tial Duolingo povas proponi senpagajn kursojn. (“Duolingo Plus”, pagata kurso sen komercaj anoncoj ankaŭ haveblas.) Do, nuntempe estas tri kursoj de Esperanto: por anglalingvanoj, hispanlingvanoj kaj portugallingvanoj. La sumo de aktivaj lernantoj de Esperanto estas ĉirkaŭ 775 mil. (356 mil lernas Esperanton angle, 308 mil hispane, 111 mil portugale)

Laŭ informo de japana esperantisto en Novjorko, nuntempe la plejparto de novaj aliĝintoj al tiea Esperanto-Klubo lernis Esperanton per Duolingo antaŭ ol aliĝo. Bedaŭrinde por japanlingvanoj, kurso de la angla estas la unusola kurso havebla, kiun oni povas lerni per la japana. (Estas unu miliono da lernantoj de tiu kurso.) Mi kredas, ke multaj japanoj komencos lerni Esperanton, se estos havebla kurso por japanlingvanoj. Almenaŭ la nova kurso utilos por propagandi Esperanton.

Mia propono al vi estas registriĝi kiel kontribuanto de la nova Esperanto-kurso. Unue havu vian konton kiel lernanto. (Kompreneble provu lerni lingvon per Duolingo.) Procezo de registriĝo estas simpla kaj ne bezonas multe da tempo. La retejo por ke vi komencu lerni per Duolingo estas https://ja.duolingo.com kaj la retejo por registriĝo estas https://incubator.duolingo.com/ . (Ensalutu per via konto.) Interesitoj turnu sin al mi je <namikaze.shoten@gmail.com>.

Mi antaŭdankas vin pro via kunlaboro.

(La Revuo Orienta 2019年3月号より)


越年エスペラント研修会(エスペラント普及会主催)感想  2018.12.30-2019.1.2  亀岡

越年研修会ならではの魅力

福田 誠(大阪府)

2 期連続での参加です。前回は硲大福先生の中級クラス、今回は韓国人青年スーノ先生の自由会話クラスを受講しました。今回も「エスペラントをともに学ぶ」というスタイルでの学習でした。中級以上は、それが越年エスペラント研修会の定番になっているようです。松下村塾で吉田松陰が行っていた、現代用語で言うところの「アクティブラーニング」的な学習形態です。教育(eduko)の語源を調べると、ラテン語で「外へ」(ex) と「導く」(duco) が合成されてできたものということです。各々の参加者に内在する才能、能力を外に引き出すという本来の意味からも越年研修会の形式は、エスペラント学習のあるべき姿と言えると思います。

他の語学学習と同様、エスペラント学習もまずはインプット(語彙や文法の習得)が必要となりますが、アウトプット(実際に使ってみる)を経ることでエスペラントの実践的な力がレベルアップすると思います。私自身、普段アウトプットする機会があまりないので、このイベントを貴重な機会だと捉えています。

貴重な学習機会であることだけでなく、天恩郷という清麗な地でエスぺランティストの仲間と旧年を送り新年を迎えることができることも魅力の一つです。初日夜の“Interkona Vespero”( 懇親会) では各国の歌や踊りを楽しみ、大晦日には年越しそば、元旦には、雑煮とおせち料理を味わうことができ、幸せな気持ちに包まれました。講師の方々のみならず、研修会を企画してくださった方々、宿泊所や食堂でお世話くださった方々に深く感謝しています。

今回は、解散後のエクスクルソにも初参加しました。マイクロバスで金閣寺、清水寺の二か所を巡り、韓国、ネパール、ベトナム、インドネシア、マラウィからの参加者と交流することができ、良い思い出となりました。そのうちの数名とは、Facebook のつながり、メールアドレスの交換ができました。2 期連続で参加したことで、年末年始の恒例行事になったように感じています。もちろん、次回も参加する予定にしています。興味のある方はぜひ次回お申込みください。Ni ĝoje lernu kune!

(La Movado 2019年3月号より)


La Kajero Libervola

Esperanto, unusola solvo

Fukuda Makoto(Osaka)

英語の他にポルトガル語やスペイン語を学んだ。西欧語偏重だが、中国語やベトナム語などの声調言語は苦手だ。
橋渡し言語としてのエスペラントを学ぶことでバランスのとれた視点を持てる

Mi partopreni sen la Transjara Kurskunveno organizita de Esperanto-Popular iga Asoc io (EPA). Ĝi okazis en Kameoka, Kioto ekde la 30-a de decembro ĝis la dua de januaro. Ĉirkaŭ 120 personoj el diversaj landoj, Koreio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Malavio (sudorienta parto de Afriko), Brazilo kaj Japanio ĉeestis en Ten’on-kjoo, unu el ĉefaj sanktejoj de Oomoto. La loko estis reala Esperantujo, kie oni kolektiĝis, renkontis konatajn personojn, trovis novajn geamikojn kaj kompreneble ĝoje lernis Esperanton. Partopreninte en ĝi mi sentis min tre feliĉa pro esperantistiĝo kaj reveninte hejmen mi komencis skribi ĉi-tiun artikolon.

Rememorante mian pasintecon, mi unuafoje aŭdis pri Esperanto kiam mi estis universitata studento. En mia fako oni studis ĉefe pri Brazilo kaj la portugala lingvo. Iam profesoro Rodriguês el Portugalio rakontis pri sia unua kontakto kun Esperanto, kiu okazis surŝipe. Li aŭdis nekonatan tamen iomete kompreneblan lingvon parolatan inter kelkaj personoj, kiuj kunsidiĝis. Li demandis, ― En kiu lingvo vi interparolas? Ili respondis, ―Ni nun babilas Esperante. Profesoro Rodriguês tuj aliĝis al tiu grupo. Kaj laŭ li post kelkaj semajnoj li iĝis gvidanto. Mi iom interesiĝis pri Esperanto pro lia sperto de Esperanto. Tamen, tiam mi ne komencis studi ĝin. Mi eklernis Esperanton post kvarona jarcento ekde tiu unua kontakto.

Do, mi skribas iom pri mia lernado de eksterlandaj lingvoj. Krom la angla, kiun oni lernas en lernejoj, mi eklernis la portugalan en universitato, poste mi havis unumonatan intensivan kurson de la ĉina en la Universitato de Nankino antaŭ ol diplomiĝi, sed bedaŭrinde mi ne povis lerni ĝin bone pro limigita tempo. Kaj poste mi devige lernis la hispanan laborante dum ses jaroj en Panamo, kie oni parolas hispane. Ĝis nun mi emocie sentas proksimecon kun portugallingvanoj kaj hispanlingvanoj pro mia kono de la du lingvoj. Sed, mi daŭre pensadis pri malekvilibreco.

Onidire lernado de nova lingvo malfermas novan fenestron por vidi la mondon de alia vidpunkto. Tamen, en mia kazo, miaj fenestroj distorditaj povas deformi la vizaĝon de la reala mondo. Mi studis preskaŭ nur eŭropajn lingvojn! Mi jam provis lerni la vjetnaman sed rezultis vane. La ĉina kaj la vjetnama estas tonaj lingvoj kaj por mi, kiu ne havas muzikan talenton tiuj lingvoj estas tre malfacilaj. Krom malplimultaj lingvotalentaj homoj, nia vivo ne estas sufiĉe longa por ellerni plurajn eksterlandajn lingvojn.

Unusola solvo estus Esperanto, mi kredas. Loĝantaro en Esperantujo certe estas minoritato en la mondo. Tamen, dank’al Esperanto, nia pontolingvo, oni povas interkomunikigi nian ideon libere. Kaj nature oni povas akiri plurajn fenestrojn por observi la mondon.

Klaso “Libera konversacio” (Gvidis Suno el Koreio)

(La Movado 2019年2月号より)


La Kajero Libervola

Kontribuu al Duolingo

FUKUDA Makoto (osaka)

日木語による Duolingoエスペラントコース制作ボランティアにご登録ください。
Duoling0 はエスペラント学習のツールとして世界的に認知されています。
日本語版ができれぱ、多くの日本人にエスペラントを知らしめ、学習の場を提供することが可能になります

Kontribuu al Duolngo kune por nova kurso de Esperanto!

Ĉu vi jam aŭdis pri Duolingo? Duolingo estas aplikaĵo por lernado de lingvoj. Ekzistas pli ol okdek kursoj totale. Tutmonde ĉirkaŭ 300 milionoj estas registritaj kiel uzantoj. La kursoj estas senpagaj. Simile al Vikipedio, konstrui kursojn estas komisiita al volontuloj. Tial Duolingo povas proponi senpagajn kursojn ("Duolingo PIus", pagata kurso sen komercaj anoncoj ankaŭ estas havebla.) Mezume oni pasigas dek minutojn por unutagaj lecionoj. Mi kutime uzas ĝin kianl mi veturas al nlia Iaborejo. Dum dekkvar minutoj de veturado mi povas fari du lecionojn. Mezlernejo por virinoj de mia filino rekomendas a1 1ernantinoj Ierni la anglan per Duolingo.

Do, nuntempe estas tri kursoj de Esperanto, por anglalingvanoj, hispanlingvanoj kaj portuga11ingvanoj. La Sumo de aktivaj lernantoj de Esperanto estas ĉirkaŭ 750 mil.(378 mi1 11ernas Esperanton angle, 307 mil hispane, 66 mil portogale) Onidire en Novjorko, nuntempe la plejparto de novaj aliĝintoj a1 1a Esperanto-Klubo lernis Esperanton per Duolingo anatŭ ol aliĝo. Bedaŭnrinde por japanlingvanoj kurso de la angla estas unu sola kurso havebla(Estas 978 mil aktivaj lernantoj de tiu kurso.)

Mia propono estas registri vlan nomon kiel volontula kunlaboranto por kurso de Esperanto por japanlingvanoj. Mi tute ne scias kiom da japanlingvanoj jam registriĝis ĝis nun. Kaj mi ne povas garantii ĉu Duolingo akceptos nian proponon, aŭ ne. Tamen, ebleco ne estas nula, ĉar Duolingo ne kreas nur profitemajn kursojn. Eĉ navaha lingvo de indiĝena popolo en Usono estas lernebla en beta-versio. Mi kredas, ke multajjapanoj komencos lerni Esperanton, se estos havebla kurso por japanlingvanoj. Almenaŭ la nova kurso utilos por propagandi Esperanton. Registriĝi kiel kunlaboranto estos la unua paŝo. Ĝi bezonas nur kelkajn minutojn. https://incubator.duolingo.com/

Mi antaŭdankas vin pro via kunlaboro

La Movado 2018年12月号より


La Kajero Libervola

Amikeco inter Pollando kaj Japanio

Fukuda Makoto (Osaka)

約百年前のポーランド孤児救出秘話は、両国の友好の歴史の礎となり、民間交流は世代を超えて今に続いている。

En novembro de 1918, la sekvantan jaron de la Rusia Revolucio sendependiĝis Pollando. Tiam multaj poloj estis detenitaj en rusia grundo kaj la registaro de Pollando intencis savi ilin. Frontante malfacilecon Pollando volis revenigi almenaŭ samlandanajn orfojn, kiuj estis en mizera kondiĉo en Siberio, kaj petis helpon de eŭropaj landoj kaj Usono. Sed, ĉiuj landoj rifuzis la peton. Fine poloj decidis petegi de Japanio sen multe da espero.

Japanio, kvankam suferis ekonomian depresion post la unua mondmilito, akceptis ĝin. La registaro de Japanio kunlaborinte kun Japana Ruĝa Kruco savis 765 polajn geknabojn kaj ili elŝipiĝis en Japanio dum du jaroj ekde 1920. Japanoj, malgraŭ ke plejparte de la popoloj estis malriĉaj tiam, donacis monon, dolĉaĵojn, ludilojn ktp kaj oferis senpagajn servojn. Baldaŭ malnutradaj kaj malsanaj infanoj tute resaniĝis ne nur fizike sed ankaŭ emocie. Onidire kelkaj malgrandaj infanoj ne volis enŝipiĝi al hejmlando kaj laŭte ploris. Ilia vivo en Japanio fariĝis neforgeseblaj memoraĵoj. Do, tio estas resumo de la historio de polaj orfoj.

Mi aŭdis, ke tiu historio estas skribitaj en lernolibroj en Pollando kaj ĉiuj poloj scias pri tio. Tial multe da poloj admiras Japanion. “Ĉu tio estas vera?”, mi volis konfirmi ĝin persone pere de iu el Pollando. Hazarde mi ekkonis polan studentinon, kiu estas en doktora kurso de bromatologio* ĉe Universitato de Kjuŝuo. Mi demandis ŝin ĉu estas vere, ke ĉiuj poloj scias pri tiu epizodo. Ola (kromnomo de Aleksandra) respondis ke jes. Ŝi lernis pri ĝi en lernejo kaj ŝia patrino rakontis pri tiu historio kiam Ola estis knabino. Ŝia patrino estis membro de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato “Solidareco”, iama neleĝa organizo, kaj laboris kiel fotisto de la sindikato. Ŝi zorgeme subtenadas distancon kun siaj familianoj kaj parencoj evitante iliajn riskojn kaj faradis subteran aktivadon. Poste demokratiigo ŝanĝis tutan situacion kaj naskiĝis Ola kiel sola filino inter feliĉaj geedzoj. “Mi ne tute povis imagi pri mia edzineco nek patriniĝi en tiu tempo”, la patrino de Ola iam rakontis al sia filino. Nuntempe oni povas sendi retmesaĝojn kaj babili rigardante la vizaĝon de la alia. Tamen, oni imagas, ke estis tre malfacile por la geedzoj permesi solan filinon transloĝi en malproksiman landon de Orienta Azio. Verŝajne dank’ al ilia admiro al Japanio Ola povis veni al Japanio. Emociiĝante mi guglis kaj trovis rilatajn informojn. Post la grandega tertremo, kiu okazis en Kansaja regiono en 1995, Pollando invitis ĉirkaŭ sesdek japanajn orfojn, kiuj suferis pro la katastrofo. En Pollando tiuj geknaboj havis ŝancon renkonti eks-orfojn. Postvivantoj rakontis pri siaj spertoj en Japanio al japanaj infanoj. Onidire la renkontiĝejo estis plena de amo kaj emocio. Ankaŭ post la katastrofo, kiu okazis en la jaro 2011 en Nordorienta parto de Japanio, tridek japanaj mezlernejaj lernantoj vizitis dum du semajnoj Pollandon en somero de tiu jaro. La ponto inter du popoloj neniam difektas. Tre bedaŭrinde en Japanio malmultaj scias pri tiu rilato inter la du landoj.

Malmultaj japanoj scias ke poloj ŝatas Japanion kaj kial ili admiras nian landon. Tio estas unu el bonaj ekzemploj de historio de nekonataj personoj, kiuj influis la mondon. Mi kredas, ke ankaŭ japanaj studentoj kaj lernantoj devas lerni pri tiu historio, ĉar scioj pri ĝi fekundigas bonan rilaton inter la du popoloj.

*bromatologio: scienco pri manĝaĵoj

(La Movado 2018年10月号より)


(NOVA VOJO(発行:エスペラント普及会) 2018年3月号より転載)


 

 

(エスペラント La Revuo Orienta (発行:一般財団法人 日本エスペラント協会) 2018年3月号より転載)


新聞投稿記事より

(2015.10.07 読売新聞(気流))

(2016.06.23 読売新聞(気流))

(2015.11.25 産経新聞(談話室))

 


会員紹介のページに戻る