第92回世界エスペラント大会 (2007年横浜)
報告のエスペラント放送の録音(中国国際放送)
参考:http://esperanto.cri.cn/121/2007/07/04/Zt1@64946.htm
放送日 | 放送局 | 音声が入っている人(敬称略) わかった人のみ |
2007/08/05 | Ĉina Radio Internacia | La 5-an de auxgusto en Jokohamo de Japanio,
inauxgurigxis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto.
Nia raportisto s-ro Zhao Jianping, kune kun du aliaj
raportistinoj Zhang Ping kaj Wang Shanshan de nia
Esperanto-redakcio, cxeestis al la inauxguro kaj sendis
al ni raporton."Je la 10-a horo de la 5-a de
auxgusto, 2007 laux la loka tempo en la Salono Zamenhof
de la Konferenca Centro de Jokohamo, inauxgurigxis la 92-a
Universala Kongreso de Esperanto. D-ro Renato Corsetti,
prezidanto de UEA, prezidis la inauxguon, al kiu cxeestis
ankaux Kaneda Takayuki, vicurbestro de Jokohamo. Li
lauxtlegis salutmesagxon de s-ro Nakada Hiroshi, la Alta
Protektanto kaj urbestro de Jokohamo. Al la inauxguro
sendis salutmesagxon ankaux d-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof. "La kongresa temo de cxi-foja Universala Kongreso estas "Okcidento en la Oriento: Akcepto kaj Rezisto". Preskaux 2 000 personoj el 57 landoj kaj regionoj aligxis al la Kongreso." Cxeestis al la inauxguro Kaneda Takayuki, vicurbestro de Jokohamo. Li lauxtlegis salutmesagxon de la Alta Protektanto de la Kongreso kaj urbestro de Jokohamo s-ro Nakada Hiroshi kaj surprizis la cxeestantojn per elparolo de kelkaj esperantaj frazoj. ---金田孝之--- D-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, kvankam ne persone cxeestas al cxi-foja Kongreso, sendis salutmesagxon, kiun lauxtlegis Ulla Luin, gxenerala sekretario de UEA. --Ulla Luin-- Renato Corsetti, prezidanto de UEA, faris festparolon por la inauxguro. Li diris: --R.Corsetti--- Post salutado de landaj asocioj kaj individuoj al la kongreso, Renato Corsetti proklamis la malfermon de la kongreso. --R.Corsetti--- Jxus ni raportis pri la inauxguro de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Koran dankon pro via auxskulto! |
2007/08/06 | Ĉina Radio Internacia | Hodiaux estas la 2-a tago de la 92-a Universala
Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Programeroj abundis,
kaj kongresanoj el diversaj landoj povis elekti sxatatajn
erojn, kiaj prelegoj de Internacia Kongresa Universitato,
Japana Eksprese kaj Cseh-metoda Kurso, el kiuj la plej
atentinda certe estis la Kleriga Lundo. Hodiaux
antauxtagmeze okazis serio da malgrandaj seminarioj pri
plej diversaj temoj kultura, literatura, organizada,
ekonomia kaj tiel plu. Unu el la seminarioj temis pri la
libro Historio por Malfermi Estontecon ? Moderna Historio
de Cxinio, Japanio kaj Koreio. La seminarion prezidis Lee
Chong-Yeong, eksa prezidanto de Universala Kongreso de
Esperanto. En la seminario partoprenis cxirkaux 80
personoj cxefe el Azio kaj ankaux iuj el aliaj
kontinentoj. |
2007/08/07 | Ĉina Radio Internacia | La 7-an de auxgusto, la 92-a Universala Kongreso en
Jokohamo eniris sian 3-an tagon. Estis diversaj
programeroj, kiaj kunsidoj de medicinistoj kaj budhanoj,
seminario pri afrika agado, tago de la lernejo, legantoj
de Esperanto, prelegoj de la Internacia Kongresa
Universitato, prelego pri la japana Hajko, diskuto pri la
Kongresa Temo kaj speciala kunveno por memori William
Auld, faman poeton de Esperanto. Okazis ankaux
Internaciaj Ekzamenoj de Esperanto. Diverslandaj
esperantistoj gxuas la varman etoson de la Kongreso. Morgaux estos Tuttaga Ekskurso. Kongresanoj vizitos plurajn pitoreskejojn en kaj cxirkaux la urbo Jokohamo. |
2007/08/09 | Ĉina Radio Internacia | Estas la 9-a de auxgusto. Hodiaux matene okazis la
programero Nova Estraro Sin Prezentas, kiun Probal
Dasgupta, la nova prezidanto de UEA, nomis interkona
mateno de la nova estraro. Cxeestis vicprezidantoj
Ranieri Clerici kaj Claude Nourmont, gxenerala sekretario
Barbara Pietrzak, kaj aliaj estraranoj Jose Antonio
Vergara kaj Hori Jasuo. Ili faris sinprezentadon kaj
respondis demandojn de diverslandaj esperantistoj. Posttagmeze okazis kunsido de radio-auxskultantoj, kiun prezidis Barbara Pietrzak. Niaj 3 raportistoj de la Esperanto-Redakcio de Cxina Radio Internacia, nome Zhao Jianping, Zhang Ping kaj Wang Shanshan, cxeestis al la kunsido, faris konigadon pri nia redakcio kaj respondis demandojn de niaj auxskultantoj. |
2007/08/10 | Ĉina Radio Internacia | |
2007/08/11 | Ĉina Radio Internacia | Antaŭtagmeze de la 11-a de aŭgusto en Jokohamo
fermiĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Unue
Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, prezentis la
podianojn konsistantajn el la nova estraro de UEA, 3
eksaj prezidantoj de UEA Humphrey Tonkin, Lee Chong-Yeong
kaj Renato Corsetti, kaj aliaj. Nova ĝenerala sekretario
de UEA s-ino Barbara Pietrzak faris raporton pri la
kongresaj laboroj. Post la ferma parolado de la nova
prezidanto Probal Dasgupta, Sibayama Zyun'iti, prezidanto
de ĉi-foja LKK, .... |
2007/08/20 | Ĉina Radio Internacia | ,柴山純一,R.Corsetti,Hernandez(キューバ), |
2007/08/26 | Ĉina Radio Internacia | Barbara,臼井裕之,P.Dasgupta |
2007/09/03 | Ĉina Radio Internacia | H.Tonkin |
2007/09/24 | Ĉina Radio Internacia | エラン、Apsana(ネパール), |
2007/ 11/06 |
Ĉina Radio Internacia | Vizito
al Esperanto-klubo de Sanyo-a Knabina Mezlernejo (山陽女子中学校・高等学校の生徒たち、原田扶佐子さん,大西さん)NHK岡山放送局からも取材あり |